DEK BOVINOJ

Dek bovinoj


Matematika kartludo por du aŭ pli





Pri kio temas la ludo?

Uzi sian matematikajn povojn por akiri pli da kartoj ol siaj kontraŭludantoj.


Kion oni bezonas?

Tute normala ludkartaro. Se estas multaj ludantoj, estas rekomendata, ke vi uzu pli ol unu kartaron.


Reguloj

Ĉiuj nigraj kartoj en la kartaro estas "pozitivaj" (plus (+), multipliko (×) k.t.p.) kaj ĉiuj ruĝaj kartoj estas "negativaj" (minus (−), divido (÷) k.t.p.).

Aso estas unu (1), du (2) estas du (2), tri (3) estas tri (3) k.t.p. Fanto estas 11, damo estas 12 och reĝo estas 13.

Efektive, nigraj kartoj estas kalkulataj pluse (ekz. trefo 7 estas +7) kaj ruĝaj minuse (ekz. karoo 7 estas −7). Ĉiom adiciiĝas. Ekz. trefo 7 kun piko 7 fariĝas +14, kaj karoo 7 kun kero 7 fariĝas −14.

La celo estas kombini la kartojn por rezultigi la numeron dek (10).
Ekz. 8 + 4 − 2 = 10,15 ÷ 3 + 5 = 10.
Oni ankaŭ povas prezenti ununuran karton de dek (10).

Oni povas kombini kartojn kiel oni volas, sub la kondiĉo, ke la rezulto fariĝas ekzakte 10 (dek). Neniu rondigo estas permesata.

Ĵokero faras tiel, ke "pozitivaj" kaj "negativaj" fariĝas malaj (ruĝaj kartoj fariĝas konsiderataj nigraj, kaj male). Se oni metas novan ĵokeron ĉiuj kartoj denove fariĝas malaj (ruĝaj refariĝas ruĝaj kaj nigraj nigraj). Tiel oni povas daŭrigi dum estas ĵokeroj en la kartaro. La koloroj de la ĵokeroj ne gravas.

Estas tri niveloj en la ludo (sed oni povas krei proprajn):

  1. Oni uzas nur plus (+) kaj minus (−).
  2. Oni uzas plus (+), minus (−), multipliko (×) kaj divido (÷).
  3. Oni uzas ĉiujn matematikajn formulojn.

Kiel oni ludas

Miksu la kartojn skrupule. La kartaro de ankoraŭ ne uzitaj kartoj nomiĝas la bieno.

Donu al la ludantoj po tri (tri) kartojn, krom al tiu, kiu komenciĝas, kiu ricevas kvin (5). Oni ne montras siajn kartojn al la aliaj. La kartoj en onia mano nomiĝas stalo.

Tiu, kiu komenciĝas metu du (2) kartojn antaŭ ĉiuj, por ke ĉiuj povu vidi ilin. Tiu amaso de kartoj nomiĝas la paŝtejo.

Poste, la metinto diras "mu!", kiu signifas, ke oni finiĝis kaj estas la vico de la sekva ludanto. Oni neniam povis penti "mu!" Rememorigu ludanton, kiu ne diris "mu!," ke tiu diru tion.
Rimarku: komenciĝi kun kvin (5) kartoj kaj meti du (2) oni faras nur unu fojon dum la tuta ludo.

La sekva ludanto povas elekti inter:

  1. meti unu (1) karton sur la paŝtejon, se tiu ne povas atingi dek (10), kaj diri "mu!". Tiu ago nomiĝas muĝi. Poste, oni prenas (1) novan karton el la bieno kaj estas nun la vico de la sekva ludanto. La surmetita karto en la paŝtejo estas nun uzebla por ĉiuj (sed nur kiam estis sia vico).

  2. kombini la kartojn de la paŝtejo kun tiuj de la stalo por atingi dek (10). Se oni povas fari tion, oni diras "dek bovinoj!," kaj ĉiujn kartojn, kiuj povas fariĝi dek (10) ricevas la venkinto. Tiu ago nomiĝas fari dek bovinojn. La amaso de kartoj, kiujn oni ricevas per fari dek bovinoj nomiĝas fojnostako.
    Poste oni prenu novajn kartojn el la bieno, por ke oni havu tri (3) en la stalo (oni ĉiam devas havi tri (3) kartojn en onia stalo kiam onia vico finiĝas). Poste, estas la vico de la sekva ludanto. Fari "dek bovinoj!" montras, same kiel "mu!," ke onia vico finiĝis. Kaj same pri "mu!," oni ne povas penti faron de dek bovinoj!

  3. kombini kelkajn/ĉiujn kartojn de la paŝtejo por fari dek bovinoj, sen uzi la kartojn de sia stalo.

  4. meti ĵokeron. Se oni faras tion, ĉiuj kartoj fariĝas malaj laŭ la supraj reguloj. Poste, la sama ludanto devas muĝifari dek bovinoj laŭ la supraj reguloj. Oni povas meti nur po unu (1) ĵokeron por vico.
    Se vi nur havas ĵokerojn, vi devas uzi ilin unu post unu, ĝis la stalo estas malplena kaj poste muĝi.

Ĉiuj ludantoj povas fari unu el la supraj nur po unu (1) fojon per vico.

Oni ripetas ĉi tion ĝis ĉiuj kartoj el la bieno, la staloj kaj la paŝtejo foriĝas, aŭ ĝis oni ne povas atingi pli da dek bovinoj. Se onia stalo estas malplena, fariĝas la vico de la sekva ludanto. Poste, oni kalkulas kiom da kartoj ĉiuj havas en siaj fojnostakoj.

Tiu, kiu havas la plej grandan kvanton da kartoj venkas!


Terminoj

"Dek bovinoj!" – Kion oni diras, kiam oni atingas la nombron 10 per iu kombino de kartoj. Tio ankaŭ montras, ke la vico finiĝis.

"Mu!" – Kion oni diras, kiam oni metas karton sur la paŝtejon ĉar oni ne povas fari dek bovinoj. Tio ankaŭ montras, ke la vico finiĝis.

La bieno – La amaso de kartoj ankoraŭ ne uzitaj, ne montrataj al la ludantoj.

Stalo – La kartoj en sia mano, kiujn oni ne montras al la aliaj ludantoj.

La paŝtejo – La kartoj metitaj antaŭ ĉiuj pro "mu!", kiujn ĉiuj povas vidi.

Fojnostako – La kartoj ricevitaj pro dek bovinoj. Ne gravas ĉu oni montras ilin ĉu ne.


Sugestoj

Ruĝa kaj nigra kartoj kun la samaj nombroj (ekz. kera damo kaj pika damo) nuligas unu la alian (ekz. +12 kaj −12 estas 0). Utiligu tion!

Penu kombini la plej grandan kvandon da kartoj! Ekz. 4 + 4 + 2 estas pli bona ol 4 + 6.

Meti "negativajn" kartojn sur la paŝtejon estas ofte pli bone ol "positivajn." Tio estas, ĝis iu ricevas ĵokeron...


Ekzempla serio

Adamo, Sofia kaj Petro ludos, kaj elektas nivelon 2. Adamo komenciĝas, kaj prenas kvin kartojn.

Karto Karto Karto Karto Karto

Adamo povas kunigi siajn pikojn por fari dek bovinojn, sed ĉar li komenciĝas li ne povas antaŭ ol almenaŭ sia sekva vico. Adamo do metas la 7an de karoo kaj la 3-an de kero sur la paŝtejon kaj muĝas.

Karto Karto

Estas la vico de Sofia. Ŝi rigardas sian stalon.

Karto Karto Karto

Ŝi estas malkontenta, ke estas la 3-a de kero sur la paŝtejo, ĉar 12 (damo) − 3 = 9. "Ĉu ne povus esti 2-a de kero anstataŭ tio? ŝi pensas silente. Ŝi rigardas sian ĵokeron, sed elektas ŝpari ĝin. Anstataŭ ĝi, ŝi metas la 7-an de kero sur la paŝtejon, muĝas, kaj prenas novan karton el la bieno.

Sofia ne rimarkas, ke ŝi povus meti la ĵokeron kaj poste kunigi la 7-an de kero kun la 3-an de kero por fari dek bovinojn (7 + 3 = 10).

Estas nun tri kartoj sur la paŝtejo

Karto Karto Karto

Estas la vico de Petro. Li estas tre konenta pri la kartoj en sia stalo.

Karto Karto Karto

Petro montras per la fingo sian reĝon de trefo kaj diras:

– Ĉi tio estas 13, ĉu ne?

Li poste montras per la fingro la trefon de 2:

– Trefo de 2, tio estas 13 oble 2. Tio estas 26.

Li montras per la fingro la 3-an de piko.

– Plus 3, tio estas 29. Mi deprenas 9 de la paŝtejo. Tio estas 20. Minus 3, tio estas 17. Minus 7 estas tio. Dek bovinoj!

Per grandaj okuloj rigardas Adamo kaj Sofia kiel Petro prenas ĉiujn kartojn el la paŝtejo kaj metas ilin sur sian fojnostakon. Kun siaj propraj kartoj estas entute ses kartoj. Petro prenas tri novajn kartojn de la bieno.

Nun estas la vico de Adamo, kaj la ludo povas daŭri...


Rajtoj

La ludo estas kreita de Johannes Ĝo kaj Leo Ĝo, 2024.

La reguloj por ĉi tiu ludo estas licencitaj sub Creative Commons Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC 🅭 BY-SA 4.0).

Vi rajtas:

  1. Kunhavigi – Kopii kaj redistribui la materialon en iu ajn datenportilo aŭ dosierformo por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.
  2. Adapti – Aliigi la materialon, transformi tiun kaj krei devenaĵojn bazitajn sur tiu por ĉiu ajn celo, eĉ komerce.

La permesinto ne povas malvalidigi la rajtojn, se vi obeas la kondiĉojn de la permesilo.

Laŭ la jenaj kondiĉoj:

  1. Atribuite – Vi devas la verkon adekvate atribui,* provizi ligilon al la permesilo kaj indiki, se estas faritaj modifoj. Vi rajtas tion fari en iu ajn racia maniero, sed ne en kielo supoziganta, ke la permesinto subtenas vin aŭ vian uzon.
  2. Samkondiĉe – Se vi la materialon aliigas, transformas aŭ kreas ties devenaĵojn, vi devas distribui viajn kontribuaĵojn laŭ la sama permesilo laŭ kiu disponeblas la originaĵo.
  3. Neniuj kromaj limigoj — Vi ne rajtas apliki jurajn ilojn aŭ teĥnologiajn rimedojn , kiuj jure limigus uzon de la materialo, ebligitan pere de la permesilo.

* Adekvata atribuo estas en ĉi tiu kazo: ke la ludo estas kreita de Johano Ĝo (alternative: Johannes G.) kaj Leo Ĝo (alternative: Leo G.) je la jaro 2024. Neniuj aliaj atribuoj estas postulataj.

Por pli da informoj pri la kondiĉoj de la licenco, bonvolu viziti la licenco-paĝon de Creative Commons.